Saluton,
Mi nomiĝas Kaja. Mi kaj mia amiko Evildea, la jutubisto de
https://www.youtube.com/c/evildela planas lanĉi novan ĉifrovaluton por Esperantistoj.
Permesu al mi recenzi niajn ideojn ĝis nun:
— Bitstelo estos forko de Bitmono
— Bitstelo mineblos per du specoj de laborpruvo (PoW), kun du malsamaj haketfunkcioj (hash functions): 1.
Skein (vd. Skeincoin, Myriad, DigiByte, Auroracoin) 2.
yescrypt (vd. GlobalBoost-Y, Unitus, Myriad).
Ambaŭ specoj de laborpruvo estos kunligite mineblaj (merged minable). Skein estas aparte taŭga algoritmo por dizajno de ASICoj, tamen ĝis nun nur grafiksaparatoj minas ĝin. Dume, Yescrypt estas taŭga por ĝeneralaj procesoroj kun multe da kaŝmemoro. Por vidi ekzemplon de ĉifrovaluto kiu mineblas per pli ol 1 speco de laborpruvo, vizitu
http://myriadcoin.org/eo/home— 50% da moneroj estos antaŭminitaj kaj tenitaj en 2-el-3 multsubskriban (multisig) adreson. La privatajn ŝlosilojn tenos mi, Evildea, kaj unu el la programistoj.
— Vi povas rigardi la distribuplanon por ministoj ĉi tie:
http://nutty.one/bitstelo.php— La antaŭminitaj moneroj estos disdonataj per la jena plano:
Ĉiutage aperos nova enketo ĉe la retejo de Bitstelo. Iu ajn povos proponi verkon por la enketo. Vizitantoj povos voĉdoni pri sia plej ŝatata verko de la tago. Je la tagfino, 1/1000 de la antaŭminitaj moneroj estos dividitaj, laŭ proporcio de voĉdonoj, kaj senditaj al la adresoj de la verkintoj.
Verkproponado havos la jenajn regulojn:
1. Verko povas esti ia ajn publika esperantaĵo sur la interreto, ĉu jutuba filmo, blogaĵo, Vikipedia artikolo, ktp.
2. Ĉe la paĝo de la verko, aŭ la profilpaĝo de la verkinto en la sama retejo, devas publike aperi la pagadreso.
3. La verko devas esti originale eldonita post la lanĉo de Bitstelo.
Ni intencas lanĉi la ĉifrovaluton malfrue en Aŭgusto.
Nelonge post la lanĉo, ni ankaŭ starigos merkatan retejon (simile al Ebay) kiu akceptos Bitstelon.
Ni kompreneble agnoskas ke Monero estas taŭga ĉifrovaluto ankaŭ por Esperantistoj. Mi kredas ke ambaŭ Monero kaj Bitstelo povos utiliĝi en Esperantujo: Bitstelo por ĝeneralaj aferoj, kaj Monero por privataj aferoj.
Kion vi pensas?
Ni havas Slack-grupon. Respondu kun via retadreso kaj mi invitos vin.